E@I kunlaboras lastatempe pri diversaj edukaj projektoj – unu el ili
estas ĵus lanĉita: ― Speak and learn (Parolu kaj lernu) – aplikaĵo
por plurfunkciaj telefonoj kaj tabulkomputiloj. En la lerniga aplikaĵo vi
trovos 20 lingvojn, inkluzive Esperanton! La ĉefa ideo de la aplikaĵo
estas kolekto de ĉ. 380 gravaj parolturnoj, frazoj, esprimoj, utilaj ĉefe
por Erasmus-studentoj. Kompreneble, uzi ĝin povas iu ajn por iu ajn celo.
Legu pli ĉe la paĝo:
http://edukado.net/novajhoj?id=543